sur florkatafalko ŝi kuŝis radiis saĝeca trankvilo dum ĉerkon vualis kovrilo ŝi certe abismon altuŝis funebro potencis en kanto tamburis terbula svingŝuto kun korpo ĉe drama konduto droniĝis en cindr' diamanto "ni iam revenos" ŝi kantis ne ĉion mi faris laŭ peto plorante esperon ŝi plantis ŝi zorge atendis je filo sed fremda hastpelis min reto nun ĝemas ŝi en sonorilo