Soneto literaturtage
Soluron okupis verkistoj
okazo por lerta popolo
Lucifer' parolis kun polo
pri lingvo de aventuristoj

muzeo de l' morto klinika
aĝulo transcendis la koron
en lastan pasivan amoron
nun restas la koro publika

perfidis lin eĉ uraganoj
kaj mortis kutime en lito
heroo de multaj romanoj

jam estis en ĉiuj kulturoj
ke ĉiu terura milito
multiĝis en literaturo
Zuriko, la 28an de majo 1995