Soneto dum pluvo skribita
"pluv' sonas" priskribis poeto
mi volus printempon por sento
ne tiun aŭtunon kun vento
ĉe mi ja virin' ne profeto

deklive ekpendis nubegoj
eĉ atingante subverdaĵon
kiu flamigas freŝfloraĵon
odoro ŝvebas al montegoj

pluvgutoj kiel akvofalo
kamenon ni ne plu bezonas
ĉar tondro brilas en la valo

volonte ni kune troviĝos
sur vojo kiun ni ne konas
ne gravas ke ni malsekiĝos
Giumaglio, la 31an de majo 1995