Soneto je post-art-organo
ne fremdaj ja estas blasfemoj
ĉar ĉiam atentas oreloj
kaj ankaŭ ĉielaj anĝeloj
nun plaŭdas en ekstraj sistemoj

mi ofte kontraŭis sed tamen
mi faris kun mok-abomeno
por postmodernisma domeno
blasfeman rimaĵon kaj amen

ne volas mi citi la naŭzon
de tiu ĉi grumbla versaĵo
mi provas eviti la kaŭzon

ne temas pri suka ruĝ-sorpo
en la postmoderna artaĵo
sed tamen pri l' parto de korpo
Zuriko, la 13an de junio 1995