Soneto je mia vidpunkto
punita per daŭra migrado
mi iras de urbo al urbo
atendas min ĉiam perturbo
kaj venas denove revado

la vivo ja estas mallonga
nur unu pro tio plej gravas
kaj eĉ se ne ĉiam mi pravas
la amo purigas min sponga

landano kotŝmiras landanon
mi hontas kaj ne plu eltenas
sed zorge deziras mi sanon

feliĉe krom aŭtonomio
universaleco min kreas
mi restas en monda medio
Zuriko, la 17an de junio 1995