ne demandu pri la konfeso ĉar ne estas mi rojalisto nur iu ajn aventuristo pro Sankta Spirito sen streso kie mia patruj' troviĝas sur kampo lekantet-papava kun agrostemo - flanc' malprava kaj cejan' ĉar tero sekiĝas scivolo ne taŭgas bezone do lasu min nun en trankvilo post morto komencu plenkone vi skribos la biografion pri vane penanta utilo kaj Dio ricevos eĉ ĉion