se oni aĉetas sen groŝo aŭ vendas "sapientium" sen havo la kapo troviĝas sub glavo kaj truo fendiĝas en poŝo renkontis malsat-mizeruloj sur placo ĉe l' bunta kolono friponojn kaj pri miliono debatis naivaj stultuloj perdiĝis li inter bariloj kaj hejme atendis lin vane edzino kaj tristaj gefiloj "sapientium" ja estas pilolo por fari la saĝon ĉampane komerco fariĝis petolo