Soneto pri tago de maro
ĉu kerno aŭ eble kukurbo
pli gravas laŭ kanto marista
komencis veturo velista
sed nur de urbeto al urbo

la lago ju plata des eta
sed flagoj pli grandaj ol ŝipoj
subakve impostaj polipoj
ŝercadas sanktulo profeta

mi vidis ke foko surŝtone
kun verdaj kosmuloj parolis
jes certe mi scias plej bone

kun multaj diversaj troigoj
nur unu modero petolis
modeste sen kromaj klarigoj
Zuriko, la 29an de junio 1995