Soneto pri la belulino
junecon spegulas sopiro
dum kaŝas ridet' maturecon
humilo purigas pekecon
kuraĝon atendas vampiro

mi venis ekestis foriris
por ĉiam restadas en koro
agrable tuŝanta memoro
instinkte ne ĉion mi diris

ankoraŭ la voĉo velura
mezuras la tempon per bluso
rompata de ritmo futura

finiĝis etapa vario
mi ŝin adiaŭis kun tuso
brakumas min nun Helvetio
Zuriko, la 13an de julio 1995