Soneto pri akvoturniroj
rivere tuj ĉe la kafejo
sur akvo por la kavaliroj
okazas ŝif-pikaj turniroj
sur pobo troviĝas pikejo

atenton preparu la pikon
atake ne perdu la ŝancon
rudrulo ekpuŝas la lancon
malfortul' forlasas la ŝipon

tambure tumultas amaso
kruciĝas atake skermaĵoj
pleniĝas apuda teraso

rivero restadas sekura
neniun damaĝas falaĵoj
perturbas nur pluvo terura
Zuriko, la 16an de julio 1995