Soneto pri silentdistingoj
unue mi petis kaj volis
sed ili min tuj malakceptis
se oni min forte protektis
mi poste entute ne povis

kiu estas nun herogeno
veterano kiu mensogas
kontraŭulo kiu apogas
aŭ donanto de la ordeno

ne ago gravegas sed graco
singarde ni traktu premiojn
ĉar oni distingas por paco

mi aĝas je mia verkado
prenante donante graciojn
ordeniĝas mi per sentado
Zuriko, la 19an de julio 1995