Soneto nobelpremianta
modesta anĝelo konvinkos
servantojn pri temp' de perfido
ĉar certe nuliĝos valido
kaj alta ideo ne vinkos

belvortoj admiris satrapojn
tuj poste venis ironio
ŝanĝiĝis kruda opinio
saĝuloj forluis eĉ kapojn

sopire por IAM-vortaro
piulo transiĝis al hidro
sputante fulmegon de maro

poem' memorigos torente
mi legos en tomba klepsidro
"... pri sorto... cerbumu momente"
Zuriko, la 2an de julio 1995