Soneto pri gajaj onklinoj
havante tre multe da onkloj
mi ŝatis nur karajn onklinojn
precipe humurajn virinojn
kun ŝerce antikvaj binokloj

"la edzo de l' onklino Franja
majstradis kiel policisto"
(nun sur la "Katinia Listo")
rakontis la onklino Hanja

pro tiu brutala teruro
ŝi ploris sed ŝin ĝis la fino
neniam forlasis humuro

por memor' se flamas kandelo
la blua humur' de l' onklino
eksplodas tutcerte sur stelo
Zuriko, la 11an de aŭgusto 1995