Soneto por Nina kaj Rolfo
ŝi instruas en la lernejo
li estas intern-kuracisto
permense eĉ avangardisto
ni festis en edziĝ-manĝejo

post longa kaj plene amora
antaŭnuptnokto aŭstralia
grandiĝis ĉirkaŭo talia
ni trinkis je vivo fervora

dum manĝis mi porkan kotleton
turmentis min iu piane
ne montros mi pluan sekreton

feliĉe gaja familio
kupledojn preparis ĉampane
por hejma NoZoZo-folio
Zuriko, la 18an de aŭgusto 1995