Soneto ene de templaro
nu diru de kie vi venas
ĉu eble de la sama loko
ĉu tie ekzistis baroko
bonvolu ĉu vi min komprenas

eniris mi denson de temploj
surspure al tempo perdita
kuraĝa sed misinformita
pri tiuj plej bonaj ekzemploj

ĉu estas reala pureco
ĉu nur la revanta memoro
aŭ eble mentala du-eco

ĉu lingvo aŭ ĉu dialekto
jes tio ĉi estas odoro
por sentoj kaj por intelekto
Zuriko, la 25an de aŭgusto 1995