Soneto pri la sankta bildo
miraklon alie mi kredas
(ĝi savis min certe trifoje)
sed tamen mi preĝas survoje
ĉar mian popolon ĝi bredas

por ĉiu normala evento
eĉ por la utila perfekto
gravegas ne nur intelekto
sed en konscienco la sento

mi laŭdas ĉi tiun grandecon
admiras senliman potencon
sentante humilan randecon

respekte mi tuŝas sekreton
agordi eternan frekvencon
lumigu kompat-kandeleton
Zuriko, la 26an de aŭgusto 1995