Soneto pri NE-redaktoro
se oni bezonas li grave
parolas pri la kontraŭstaroj
partioj kaj land-registaroj
por li agas ĉio malprave

kaj kvankam li estas vulgara
dumtage agrablas sen movo
ĉu mankos al li iam povo
por resti ne tro ordinara

por majstro li estas genio
li povus eĉ esti cezaro
entute sen kvar-dimensio

sen timo sen mito sen heloj
por povraj li estas altaro
li aŭdas per grandaj oreloj
Mergoscia, la 3an de aŭgusto 1995