Soneto je la jubileo
ekstere dum daŭris kongreso
ni pentris komune la bildojn
agentoj malkovris la ŝildojn
la verkoj ne kriis pro streso

etoso pentrita de miloj
apartaj literoj kaj vortoj
miksitaj kun fartoj kaj sortoj
ĥaoso per strebaj pinĉiloj

sur turo aperis la signo
agentoj hontege kaŝiĝis
futuro sufloris al digno

cent jaroj de granda ideo
triumfo videble paliĝis
feliĉe ne estis paneo
Zuriko, la 4an de aŭgusto 1995