Soneto radioaktiva
ĉu faris iu hekatombojn
ĉar Truman ne volis sed devis
li svenis kolikon ricevis
pro tio oni ĵetis bombojn

krimula ja estas fantomo
Japanio pri ŝuldoj fidis
Ameriko tuj poste ridis
vivu potenco de atomo

komenciĝis ĉio ĉe Freta
dekses en "rusa Varsovio"
impulso ne estis dekreta

pri tio ke miloj pereis
eĉ scias malceda Francio
sed homoj aprobis kaj neis
Zuriko, la 6an de aŭgusto 1995