Soneto pri ŝuldo kaj pento
Ismail' ne faras prudente
li lernas en svisa lernejo
anstataŭ en urba naĝejo
li plonĝis en poŝojn kontente

sciante pri hejma bastono
farinte por patro obstinon
petegis la instruistinon
bonvolu ne per telefono

ŝi peton knabetan plenumis
li diris - mi legis Koranon
Alaho min tiel pentumis

signifas - mi diris la veron
alie - ne faris mi vanon
jen kredo fortigis l' aferon
Zuriko, la 12an de septembro 1995