Soneto pri nepo Adaĉjo
sciigon ke nepo naskiĝis
aldonis mi al simpla skemo
oni lin tuj baptos (kun tremo)
lernejo por li jam estiĝis

spertoj laŭ familia moro
devigoj malpermesoj frapoj
pro notoj ŝmacoj klakoj palpoj
revenoj je malfrua horo

mi skribis pri li iomete
nescie ĉu inteligenta
kiel volo "ĉarmo kaj bravo"

riproĉos li iam sekrete
je avo avare malsenta
komento ne restos sen pravo
Zuriko, la 13an de septembro 1995