Soneto pri artista skolo
li pentris faris manifestojn
kantis iris nude tra stratoj
ne timis pro musoj kaj ratoj
memoro nun flegas la gestojn

"McDonald's" - manĝantoj stultiĝas
tiel ja prijuĝas ekspertoj
sed mankas aliaj ofertoj
krom tero eterne turniĝas

inter saĝeco kaj stulteco
diferenco ne estas granda
amaso kaj prezidenteco

dum iu por iu balotas
mara konko kaj konko landa
artisto ĉe paktoj bankrotas
Zuriko, la 16an de septembro 1995