Soneto pri banko sen banko
la ruso de Samara venis
vokis - volas dek milionojn
pruntepreni - donas kuponojn
"laŭ kurzoj" - mi ĉion komprenis

li havas aliajn eblecojn
se l' banko donus al li kvindek
li multiplikus - tricent sesdek...
... cent redonos fare ĝojecojn

kaj lin akompananta viro
parolis jam iom germane
hebree nur por klaĉ-konspiro

"mi perdis kun vi tutan horon
sovete vi pensas kaj vane"
mienoj montris la honoron
Zuriko, la 28an de septembro 1995