Soneto pri belaj nomtagoj
memoras mi tiun viziton
(poeto - eriko - lilio
l' kvara de septembr' - Rozalio)
patrinon kaj ŝian heziton

moviĝis ŝi ĉiam zorgeme
ni volis helpante eĉ ŝviti
por tuj la demandojn eviti
ŝi sole kuiris senteme

mi vokas nun al mikrofono
"sonĝu pace..." - neniu aŭdas
tie ne estas telefono

sur tablo nur unu kandelo
en flamo spirito jam plaŭdas
alvenis de pia ĉielo
Zuriko, la 4an de septembro 1995