mi volas konfesi kuraĝe ke perdis mi ritman persiston kaj frazoj disgluas konsiston futuro aspektas damaĝe mi devas malforton trabati forgesi pri laca subito ne pensi laŭ tima hezito sed urĝe malstreĉon konstati ĉu trovos mi tuj paciencon ĉu sendos anĝelo inspiron ĉu aŭdos mi la konsciencon nun oni restaŭras la domon bruego detruas aspiron silento forpelos fantomon