mil naŭcent naŭdek sesa jaro skribante purajn sonetkronojn mi ne antaŭvidis malbonojn je datoj – ekestis eraro la tuta stoko da folioj disfalis kaj versoj miksiĝis kaj neniam poste ordiĝis daŭras tiu anomalio pro tio mi prenas hazarde sonetojn entute sen datoj enmetante ilin sengarde ekestas verŝajne malvero sed elektronikaj rilatoj celas al alimaniero