telefono posedas stulton iu sonas - mi aŭskultilon prenas kaj mi aŭdas nenion tuj eĥo dissendas singulton disreve mi revi scipovas pri temoj kiuj jam pereis je kiuj mi nenion kreis kaj mi ĝuste ilin ne trovas mi skribas por skribi kaj legas en la ĉiutaga gazeto "poeto serĉas mecenaton" li skribas ke li ne hontegas mi trovis temon por pamfleto sed unue mi uzos paton