aĉetis mi la kalendaron kun etaj folioj praktike por elŝiri ilin cinike forĵeti en balaaĵaron la tempo fluas kaj la signoj de ĝi por ĉiam malaperas ĉar nur venonteco prosperas forpaso dronas en rezignoj se niaj planoj mallongiĝas ĉar mankas favoraj kondiĉoj tiam venonteco ŝanĝiĝas dum ni sentas tempon ni ĝojas pro surprizaj tempokapriĉoj niaj pensoj ofte deplojas