revenoj kaj poste disrevoj kiom da foje jam okazis eble ne ĉiam ĝuste fazis aŭ tro malfortaj estis krevoj mi revenas al fora urbo per telefono al amiko li diras pri dialektiko kaj pri ĉiutaga perturbo iam sur la insulo Hidra mi mian vizitkarton trovis post du jaroj sub hotel-lito purigada superkvalito pri kiu imagi ne povis hotelestro post drinko cidra