Soneto pri Kazimierz Ratoń
Kazimierz Ratoń - la poeto 
iam loĝis en mia domo 
en Varsovio ne en Romo 
li vivis malriĉe sub neto  

de horo al horo ekzistis 
en korto estis Stabat Mater 
ĉe l' strato Emilia Plater 
kaj li kortan vivon asistis 

antaŭe li havis amikojn 
poste ĉiujn perdis drinkulo
skribante turpismajn lirikojn 

ĉar lin malbono persekutis 
post morto venis la spekulo 
ke li sian vivon amputis
Zuriko, la 4an de marto 1996