ĉu eldoni laŭ skribovico por montri la tempon iaman aŭ ĉu poemaron la saman dividi laŭ tema implico eble demandi la legantojn kiuj sentas poemajn vortojn aŭ mendi kritikajn raportojn tamen ekskludi arogantojn ĉu tiam l' libro estos mia se aliaj pri ĝi decidos povas esti verŝajne dia mi mem pripensos la aferon kaj certe mi ne suicidos nun mi diras "bonan vesperon"