Soneto pri la malinklinoj
kiu nun volas afliktiĝi? 
mi en majo ne estas trista 
nur krudulo antagonista 
ploras se ne povas riĉiĝi 

al aliaj mi ne gluiĝas 
kaj ne volas esti gluita 
vivo estas evoluita 
sed pro perforto ĝi perdiĝas 

la aŭroro de libereco 
ne garantias bonan farton 
se ne ekestas honesteco 

ĉu por korpo ĉu por spirito  
ni zorgas por akiri starton 
ĉiam al nova inkognito?
Zuriko, la 10an de majo 1996