Soneto je tagmanĝa horo
vid'-al-vide eta altano 
glicinioj pendas viole 
malsupre odoras petole 
kotleto - tempo por tagpano 

vespermanĝo jam en ĝardeno 
sovaĝa tamen bonflegita 
per kampofloroj densigita 
trankvila simpleco sen ĝeno 

fumaĵita fiŝo salata  
kokida brusto saŭc' citrona 
nudelo ŝercume tranĉata 

al tio portugala vino 
poste vanila torto bona  
eta "grappa" kaj "cappuccino" 
Zuriko, la 21an de majo 1996