Soneto kun splitoj en koro
mi rigardas belan montaron 
pejzaĝo estas trinivela 
kvarnivela kun lago vela 
en koro mi havas splitaron 

ĉu vi scias? per sekaj splitoj 
vi povas varmigi loĝejon 
mi konis iam splitsetlejon 
en la tempo de akolitoj 

same inter diversaj amoj 
fariĝas grandaj diferencoj 
ofte venas komplikaj dramoj 

post jaroj estas bagatelo 
atestas eĉ ĉiuj parencoj 
ke varmon ne faras botelo 
Zuriko, la 15an de junio 1996