Soneto kaj literatoro
senco venas ĉiam mallaŭte 
kun spirata flustro de velo 
se krio nin gvidas al celo 
tiam efekto grincas paŭte 

fama vorto "literatoro" 
signifas multe sed inverse 
tre ofte agas senkonverse 
per briko kiel mataforo 

literatora asocio 
konstruas per brikoj kastelon 
nomiĝantan LITERATURO 

aŭ estas nur simpla fakturo 
por pagi senprecizan celon 
kun fiskfinanca emocio 
Zuriko, la 17an de junio 1996