Soneto pri pafo al birdoj
pafisto venis al urbkorto 
kolomboj sidis sur tegmento 
mi klakis antaŭ pafmomento 
al mi alvenis sakrulvorto 

ne ĉiuj birdoj tuj forflugis 
malgraŭ frapoj kun plena forto 
ili atendadis por morto 
pafo birdon fale albugis 

estas tro multe da kolomboj 
mi komprenas sed la metodo 
devenas eĉ de hekatomboj 

se ni devas bestojn mortigi 
tiam kun humana klopodo 
la procedon sendolorigi 
Zuriko, la 29an de junio 1996