Soneto kun sorta tubvoĉo
sceno estas jam pasinteco 
faltvizaĝo ventro bloviga 
kaj humuro abomeniga 
grimacoj kaj troĝentileco 

mi demandis junajn virinojn 
kion ili pri aĝo pensas 
"aĝulo pensojn ne kondensas 
kaj tro kredas siajn rutinojn" 

plenaĝulo pripensis sorton 
ĉu fariĝi jam pensiulo 
aŭ eble resti amorulo 

"vi flegu vian raŭkan vorton 
iru ofte al kuracisto" 
konsilis tiel optimisto 
Zuriko, la 4an de junio 1996