Soneto pri senruza serbo
unu serba intelektulo 
donas al mi sian bonaĵon 
li havas spiritan riĉaĵon 
adekvatan al plenaĝulo 

eble nun mi estas samaĝa 
ĉu li vivas ĉu ion faris 
sur kiu flanko sin deklaris 
ĉar la tempo estis damaĝa? 

vizaĝo estas simpatia 
senruza kaj ankaŭ plezura 
varma iom melankolia 

mi serĉis lin - neniu sciis 
periodo estis terura 
ĉu li ankaŭ tro emociis?
Zuriko, la 12an de aŭgusto 1996