Soneto vojkruciĝrefleksa
tiam sur malpura Danubo 
eĉ se etoso estis venka 
mia gusto fariĝis benka 
ĝojo sidiĝis apud dubo 

agado fariĝis sensenca 
se unu kontraŭ ĉiuj agas 
eĉ altidee vane vagas 
celo fariĝas malpotenca 

jes ĝuste tiam mi decidis 
forlasi ĉiujn iluziojn 
mi novan vivvojon ekvidis 

renkontis mi ombrojn konradajn 
trairante iliajn striojn 
mi ne perdis emojn nomadajn 
Zuriko, la 17an de aŭgusto 1996