Soneto pri ŝmirita belo
en la volumo pri Danubo 
sovaĝisulon mi menciis 
sen detaloj ĉar emociis 
tiama medio en dubo 

ĉe tiu insulo nun estas 
aĉaj budoj nur por balaoj 
nomata perverse vilaoj 
sen gusto - nieniu protestas 

tutcerte ĝustajn permesilojn 
stampis koruptaj oficistoj 
por ekposedi domicilojn 

ili denove havas povon 
kaj restas sur la samaj listoj 
profite fari novan provon 
Zuriko, la 26an de aŭgusto 1996