Soneto pri bonapetito
nur tiam kiam mi malsanas 
mia korpo tre malpeziĝas 
kaj mi entute malfortiĝas 
sed mi tiun staton ne planas 

cent dek kaj sepdek ses jen estas 
diferenco de korpa pezo 
laŭ de kuracisto aprezo 
mi bone manĝaĵojn digestas 

iam mi skribis klare "svelta" 
poste aliaj diris ke ne 
opinio fariĝis pelta 

ne estas miraklaj dietoj 
ĉiuj reklamoj devenas de
zorgantoj pri propraj buĝetoj 
Zuriko, la 29an de aŭgusto 1996