Soneto pri putraj odoroj
inter Novi Sad kaj Belgrado 
ĉe danuba balaaĵaro 
ni navigas kaj ŝipskiparo 
spiras per naztuka blokado 

fetoro estas nekredebla 
digno ŝajnas tute perdita 
ankaŭ moralo disŝirita 
brutaleco neimagebla 

tuj poste estas jaĥta klubo 
en kiu ni donas proteston 
ĉu efekte? restas nur dubo 

indiĝenoj alkutimiĝis 
kaj faris ĉeokaze feston 
post kiu restaĵoj grandiĝis 
Zuriko, la 9an de aŭgusto 1996