"tio estas publicistiko" "sonetojn mi skribis alie" "flustru al Laŭra idilie" "ne plu ekzistas romantiko" tiuj aŭ similaj proponoj alvenas al mi tre diskrete "ĉu vi povas skribi konkrete?" ekestas eĉ pli akraj sonoj la lasta jarmilo de Dante okupiĝis pri tiu temo kaj nun ankoraŭ esperante sed historio ne elektas en ĝi estas tiu problemo nur malkontentuloj afektas