Soneto pri libermalsano
malsano de trolibereco 
forkuro sen ago al ludo 
kun filozofio de prudo 
ankaŭ manko de respondeco 

mi ne povas aŭdi radion 
eĉ se mi scias ke ĝi pravas 
ĉar demokratie malravas 
fajrante eksplodmaterion 

stultuloj imitas saĝulojn 
perdante survoje humilon 
devigante venkajn postulojn 

averto pri trorapideco 
tute ne tuŝas vivostilon 
espere kreskas novriĉeco
Zuriko, la 2an de januaro 1996