Soneto pri malprofitado
mi avertis mian amikon 
pri l' vorto KAPITALANLAGE 
germanlingve ankaŭ image 
montrante minusan efikon 

ĉiu volas bone investi 
je tio kio multobliĝos 
tamen ĉu afero nuliĝos 
neniu ja volas atesti 

havante nur malbovajn spertojn 
mi rajtas diri "ne"  kaj klare 
dokumenti miajn asertojn 

mi tuj reiros de problemo 
kiu gustas ege amare 
kaj ekestos fino de temo
Zuriko, la 20an de januaro 1996