Soneto kun nenio grava
por ĉiu bono kaj malbono 
oni trovas ĝustan konsilon 
se oni havas la ŝlosilon 
por necese scipova kono 

forgesu pri viaj problemoj 
almenaŭ dum palpebrumeto 
ne pensu pri via sekreto 
kaj pri nedisvolvitaj temoj 

pripensu ke ĉiu feliĉo 
kiu ekzistas iluzie 
ĉirkaŭigas vin per kapriĉo 

muziko fluas tra silento 
liberece senrevizie 
nenio grava dum momento
Zuriko, la 24an de januaro 1996