Soneto kun ŝtona animo
nostalgio ĉu rememoro 
meznokte parolas spiritoj 
ekstere tempestaj ekscitoj 
zorgas pri flamanta hororo 

eble realiĝas fabelo 
pri unu naiva fiŝisto 
kun ora fiŝo optimisto 
aŭ pri falado de Babelo 

miroj forkuris al arbaro 
restadas feliĉe meditoj 
kiel eliri de koŝmaro 

falas la blasfemitaj ŝtonoj 
sur niaj konsciaj hezitoj 
animo strebas al rekonoj
Zuriko, la 3an de januaro 1996