Soneto atendas sponsoron
Bertoldo atendis bufede 
iom frustrita ĉe ruĝvino 
kun pensoj pri verka rutino 
tute enue kaj oscede 

diris ne pri repertuaro 
sed pri kostoj kaj pri monmanko 
kiujn tenas neniu banko 
teoria balaaĵaro 

urba ofico pri kulturo 
povus la programon subteni 
sed en ĝi velkas konjunkturo 

jam estis multaj agoj planaj 
kiujn nieniu volis preni 
ĉar sen sponsoroj restis vanaj
Zuriko, la 5an de januaro 1996