Soneto je Tilia Korto
tilioj sur Tilia Korto 
flaviĝis - kverko ankoraŭ verda 
restas en periodo perda 
sonĝe je pli velkanta forto 

de turoj alvenas grizeco 
kiu kovras nube tegmentojn 
pentras hantojn - vokas momentojn 
por oldeco ne por juneco 

sur arĝenta ringo sub kruco 
lunarko disvastigis kornojn 
supre rondo de radiŝpruco 

sur nupta ringo nigraj spuroj 
respegulas tagecajn mornojn 
de trapasitaj aventuroj 
Zuriko, la 15an de oktobro 1996