Soneto pri feblaj eventoj
homo premita per kompleksoj 
en vivaj anguloj kaŝiĝas 
ne pro siaj agoj laŭdiĝas 
miksas valorojn kun koneksoj 

ĉiu dua havas feblecojn 
parte malkovritajn klopode 
sed ofte agresivajn mode 
vulgare laŭdantajn aĉecojn 

ĉu estas malsano de moro 
aŭ malforteco de vivstilo? 
kuracu ilin per humoro 

antaŭ ambaŭ ni faru baron 
ne perforte sed kun humilo 
uzante mildan kontraŭstaron 
Zuriko, la 16an de oktobro 1996